mas habib

  • Home
  • About
  • Sitemap
  • Privacy Policy
  • Contact
  • Dropdown Menu ▼
    • Submenu 1
    • Submenu 2
    • Submenu 3
  • Useful Link
Home » Tanpa Label » La Bona Lingvo kaj la 15-a regulo

La Bona Lingvo kaj la 15-a regulo

Posted by GEDABUZ
» Monday, 2 January 2017

Mi estas granda admiranto de Claude Piron kaj mi sentis grandan ĝuon legante lian libron La Bona Lingvo, kaj mi vere esperas pri ĉio kion li antaŭvidis kaj opinias nepra. Mi ankaŭ estas granda defendanto de la 15-a regulo kaj ĝeniĝas per iuj specoj de nuntempa bonlingvismo. Do, kiel vi komprenu tion? Kiel tiuj du estas kunigeblaj en unu kompreno kiu espereble plibonigas la komunikadon por ĉiuj? Mi pensas ke la bonlingva vortaro kun bonlingvaj sinonimoj estas ege utila helpilo. Ĝi ne estas por la ĉiutaga uzado, laŭ mia kompreno, ĝi estas por la verkado kaj parolado al vasta publiko. Mia regulo estas simple tiel ke oni ĉiam konsideru sian publikon en la komunikado. Tio signifas ke inter fakuloj, vi uzu la ĵargonon por ne fremdigi homojn ene de via kampo de tio kion ili jam vaste konas per iu terminologio, uzante vortojn nur inventitajn kunmete por esti pli kompreneblaj al eksteruloj. Jes, tiuj vortoj gravas se vi parolas pri via kampo al ekstera publiko. Por parolado inter homoj kiuj jam scias pri kio ili parolas, limigi sin al tio estas mensa masturbado, tempoperdo kaj rekte malutila. Do, mi legas la 15-an regulon tiel: Esperanto estas internacia lingvo, do ĝi agnoskas la jaman uzon de vortoj kiujn vi uzas en aliaj lingvoj. Kiam vi parolas inter amikoj kaj vi ĉiuj scias pri kio vi parolas, ne demandu, ne dubu, simple uzu tiun vorton kiun vi ambaŭ bone scias kaj uzas kaj kiu troviĝos en neniu vortaro. Via lingvaĵo estas tiel multe pli natura. Kontraŭ se vi parolas en tiom internacia publiko ke plej multaj homoj, aŭ eĉ kelkaj, ne tuj rekonos la vortojn, estu kruela al via teksto plena je ĵargono kaj certigu ke franc-aspektaj vortoj estu ĉu ie klarigataj, ĉu plene anstataŭataj per vorto kiu klarigas sin mem. Tio fakte ankaŭ validas por nacilingva parolado pri tiuj temoj: parolu al via publiko, kaj ne simple uzu ĵargonon ĉar "tio estas la ĝusta vorto por tio". Se via publiko ne komprenas vin, _vi ne uzis la ĝustan vorton_. Se vi tamen uzas tiajn vortojn kiuj malfacile klarigeblas, donu sufiĉe da facilvorta kunteksto por ke ĝi iĝu malpli ol 5% de la teksto, tiel la nekompreno de la vorto povas plej ofte esti ĝenerale nuligata. Mi do rekomendas ke por tekstoj por granda publiko, vi kontrolu ĉu almenaŭ 90% de via teksto estas facillingvaj vortoj el la listo de Kontakto aŭ similaj helpiloj pri ofteco kaj konateco de vortoj. Mia ĝenerala opinio estas ke la 15-a regulo kaj Bonlingva stilo havas la saman enan celon: komunikado estu kiel eble plej senstreĉa, ne bezonigu al vi promeni kun vortaro, ĉu por trovi vorton kiel eble plej bonlingvan, ĉu por kompreni vorton "internacian" kiun alia uzis. Por mi, bonlingva verkisto, la Ŝekspiro de Esperanto, pri kiu Claude Piron parolis, nek parolas strikte per nur bonlingvaj vortoj, nek per vortaro tro franceca, eŭropeca. Tiu verkisto simple verkas laŭ Esperanta lingvouzo kiun ni kutime uzas, bone komprenebla lingvaĵo kiu ne nenaturiĝas per solvado de problemoj kiuj ne ekzistas. http://ift.tt/eA8V8J http://ift.tt/2iAfr3q

ADS HERE !!!

Newer Post
Older Post
Home
Subscribe to: Post Comments (Atom)

coinmedia

ads

visitor

Copyright © mas habib. All rights reserved. Designed by CB Blogger & RT Media

↑